Hopia lingvo

Hopia lingvo
lingvo • moderna lingvo
Northern Uto-Aztecan
Parolata en Usono
Regiono Nordorienta Arizono
Parolantoj ~5 000
Skribo latina alfabeto
Lingvistika klasifiko

jut-azteka
norda jut-azteka lingvaro
hopia
Lingva statuso 2 vundebla
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 nai
  ISO 639-3 hop
  Glottolog hopi1249
Angla nomo Hopi
Franca nomo hopi
vdr

La hopia lingvo estas jut-azteka lingvo parolata de la hopia popolo de nordorienta Arizono, Usono, kvankam hodiaŭ iuj hopioj estas unulingvaj anglalingvanoj.

La uzado de la lingvo laŭgrade malkreskis tra la daŭro de la 20-a jarcento. En 1990, oni taksis, ke pli ol 5 000 popolanoj povis paroli la Hopian denaske, almenaŭ 40 el ili unulingve.

Malgraŭ la fakto, ke relative malmultaj homoj povas paroli la Hopian, estas tre malverŝajne, ke ĝi frontos la danĝeron estingiĝi en la proksima estonteco, ĉar la uzado de lingvo nun rekreskas. Multaj hopiaj infanoj estas kreskigataj en la lingvo, multampleksa Hopia-Angla vortaro estas publikigita, kaj grupo nomita la Hopi Literacy Project (Hopia Projekto por Legivo) fokusis sian atenton sur akcelado de la lingvo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne